Home All about Europe United Our Agenda Read Europe United News See our members in action Recommend our site! Become a member of Europe United! Contact Europe United Europe United

Tuesday, September 26, 2006

"Europo Unuighinta - Europe United" anoncas sian duan kunvenon en Bruselo!

Adante de l' 26-a ghis la 29a de oktobro, tio estos bonega okazo renkonti anojn vid-al-vide, diskuti estontecon de l' partio kaj vidi la konstruejon de l' Europ-Unia chefurbo.

Por sciighi pli kaj por registrighi, musklaku chi tie.

Friday, September 22, 2006

Citaĵoj de l' anoj je l' 22-a de septembro


Mi pensas, ke ni povas instigi al tut-eŭropa direkto, kiu emus permesi eŭtanazion almenaŭ en ĝia pasiva formo.


Dum ĉiuj lingvoj, inkluzive de malplimultaj lingvoj, devas esti protektataj proe de kultura diverseco kaj populara ligado al ili, tro ofte ili estas trudataj subteni politikan naciismon kaj gajni apogon por naciismaj idearo kaj partioj.


Al mi efektive ne tre plaĉas la ideo de l' angla kiel komuna lingvo, ĉar ĝi estus rapide senvestigita je sia kultura kunteksto kaj respekto (kiel estas jam okazanta). Sed mi devas agnoski ke la angla, kiel la lingvo kun kiu statistike familiaras plej multaj eŭropanoj, estus verŝajne malpli streĉe akceptebla ol Esperanto.

Monday, August 14, 2006

Nova emblemo, lingvoj, kunveno, senato, centroficejo kaj Por-Eŭropa Ligo


Brusela kunveno
Nia dua oficiala kunveno proksimiĝas (de 26a ĝis 29a oktobro).

Lingvoj
Se vi volas helpi tradukadon de nia retpaĝaro, bonvolu kontakti Brigit McCone: brigit.mccone@europeunited.org aŭ brigitmccone (ŝia uzanto-nomo).

Senato
Renkontu la novajn senatanojn ĉi tie. Brigit McCone estas la nova senatestrino, legu ŝian saluton ĉi tie.

Nova emblemo kaj unueca dezajno
Kiel la unua paŝo al kreado de unueca dezajno de Eŭropo Unuiĝinta - Europe United, la anoj balotis pri nova emblemo de Europe United (vidu ĝian finan version).

Brusela centroficejo
Mikael Latreille preparas estigon de Centroficejo de Europe United en Bruselo. Se vi kapablas traduki de l' angla al la franca, vi bonvolu kontakti Mikael: mikael.latreille@europeunited.org

Por-Eŭropa Ligo
Por-Eŭropa Ligo estas partnera reto de organizaĵoj, kiuj havas saman celon pri pli integrigita Eŭropo. Kiel la unua ligano ni konstentis partnerecon kun Eŭropo Nun - Europe Now.

Friday, August 11, 2006

"Eŭropo Unuiĝinta - Europe United" anoncas partnerecon kun "Eŭropo Nun - Europe Now"



Ni ĝojatendas veki eŭropan civitanan societon kune!

Sunday, August 06, 2006

Federismo


Ni kredas, ke profitoj de kunhavado de suvereneco kaj forto superas la malprofitojn. Tial ni pledas por plua integrado en la Europa Unio kaj por estigo de Unuighinta Europo.

Ni kredas, ke forto en unueco estas speciale grava en mondo hodiaua. Ni asertas, ke unuighinta kaj sendependa Europo ighis kreskante necesa, dum kiam politike dividita Europo estigus malavantaghojn en multaj agadkampoj, inkluzive de ekonomiko, kulturo, politiko, socio, scienco, militfortoj kaj diplomatio.

Ni havas unikan manieron rigardi Europon: La Europan Perspektivon. Nia parto enhavas homojn, kiuj estas vidintaj kaj spertintaj la profitojn de europa integrado kaj kiuj konsideras sin unue europana kaj due, ekzemple, italiana. Cetere nia partio estas la unua tut-europa partio kaj ghi vidas la tutan Europon kiel sian hejmon. "Europo Unuighinta - Europe United" estas organizata lau ghia principo "Europo Unue", kio signifas, ke ni ne volas gardi naciajn interesojn sed evoluigi Europon kiel unuon.

Kvankam ni ne chiam estas kontenta pri chiu aspekto de l' nuna organizado kaj agado de institucioj de EU, ni ghenerale asertas, ke la solvo de chiuj restantaj problemoj estas ne detrui tion, kio estas konstruita, sed akceptigi pliperfektigojn pri unueco, klareco kaj demokratio.

Bonvenu al "Europo Unuighinta - Europe United"!


Europanoj, precipe la unua vere europa generacio, havas egajn planojn por Europo kaj kapablojn realigi ilin. Fakte ni scias, kion ni volas. Ni volas Europon unuighintan, fortan kaj dinamikan! La ununura ligo mankanta estas la ilo, la komuna vocho de l' nova Europo. Tial ni bezonas novan specon de partio.

Partio, kiu havas kuraghon batali por la Unuighinta Europo!

Dum jaroj, multaj el ni estis revantaj pri partio, kiu helpus nin realigi la vizion de Unuighinta Europo. Ni chiuj scias, ke la formado de partio estas decida ne nur por garantii ke nia vocho estu respektata sed ankau por la europa estonteco.

Tiel ni konkludis, ke estas tempo por kunordigi niajn klopodojn en chiuj partoj de Europo kaj estigi la unuan tut-europan partion, kiu laboru por unuighinta Europo: "Europo Unuighinta - Europe United".

Nia misio estas remeti Europon al ghia vojo kaj difini la celon - forta, ambicia kaj optimisma vizio de Unuighinta Europo. Ni volas konstrui Europon, kie shancoj, prosperado kaj socio civitana floru. Unuighintan Europon, kiu havas dinamikan ekonomikon, puran vivmedion, komunan defendadon, tutmonde bonan sciencon, plej grandan kulturon kaj kiu respektatas en la tuta mondo.

Nia retpagharo donas al vi bazajn informojn pri niaj chefaj agadoj, do pri niaj vizio kaj programo, estigo de oficoj, kampanjoj, elektado de aspirantoj kaj nia unua partia kongreso, kaj ghi invitas vin ighi ano fonda de Nia retpagharo donas al vi bazajn informojn pri niaj chefaj agadoj, do pri niaj vizio kaj programo, estigo de oficoj, kampanjoj, elektado de aspirantoj kaj nia unua partia kongreso, kaj ghi invitas vin ighi ano fonda de "Europo Unuighinta - Europe United".

Tio estas unika shanco por la ghustaj homoj eniri la europan politikon.

Alighu al ni en tiu chi historia klopodo!

Aki Paasovaara
la iniciatinto de "Europo Unuighinta - Europe United"